Skip to content, sitemap or skip to search.

Free Software Foundation

Personal tools
Join now
 
You are here: Home Esperanto Kampanjoj

Kampanjoj

by wtheaker Contributions Published on Aug 01, 2013 03:38 PM
Esperanto translation of the Campaigns page. La esperanta traduko de la kampanjoj paĝo.

La kampanjoj de la FSF celas gravan oportunojn por la adopto de libera softvaro kaj evoluigo, potencigas homojn kontraŭ specifaj minacoj al ilia libereco, kaj movas nin pli proksima al libera socio.

La FSF kampanjas por la adopto de liberaj programaroj kaj kontraŭ komercaj programoj. Nunaj minacoj al libera softvaro inkluzivas Cifera Rajtaj Mastrumilo (DRM), softvaraj patentoj kaj limigita praŝargo.

Nia sukcesoj estas pelataj per la penoj de subtenantoj kaj aktivistoj kiel vi ĉie en la mondo. Bonvolu prenu momenton hodiaŭ por kontribui, per aliĝante al la FSF kiel asocia membro, farante impost-depreneblan donacon kaj sin proponi vian tempon.

Haltu DRM en HTML5

La Tutmonda Teksaĵa Konsorcio (W3C) konsideras proponon teksi Ciferan Limigan Mastrumadon (DRM) en HTML5 - alivorte, en la veran strukturon de la TTT. Milionoj da uzantoj kuniris por venki SOPA/PIPA, sed nun la Grandaj Mediaj magnataj kaŝiras per ne-registaraj vojoj por provi DRM en tion ĉion ni faras sur-rete. Gigantoj kiel Netflix, Google, Microsoft, kaj la BBC, ĉiuj kolektiĝas kun ĉi tiu ruiniga propono, kiu estas tute kontraŭ la misio de W3C "antaŭi la TTT al ĝia plena potencialo".

Bonvolu subskribi nian petskribon por halti DRM en HTML5.

Sekura Praŝargo kontraŭ Limigita Praŝargo

Kiam farate korekte, "Sekura Praŝargo" celas protekti kontraŭ malica softvaro per malhelpo de komputiloj ŝargi ne-rajtigitajn duumajn programojn dum praŝargo. Praktike, ĉi tio signifas ke komputiloj kiuj uzas ĝin ne praŝargos nerajtigitajn operaciumojn -- inkluzivante unue rajtigitajn sistemojn kiuj estis modifitaj sen esti re-rajtigitaj.

Ĉi tio povus esti trajto meritinda, tiel longe kiel la uzanto povas rajtigi la programojn ŝi volas uzi, tiel ke ŝi povas ruli liberan softvaron verkita kaj modifita per ŝi mem aŭ homoj je kiuj ŝi fidas. Tamen, tio, kio koncernas nin, estas ke Microsoft kaj aparataraj fabrikistoj efektivigos ĉi tiajn praŝargajn limigojn tiel ke ili malhelpus uzantojn praŝargi ion ajn ol Vindozo. Ĉe tiu kazo, estus pli bone nomi ĉi tion kiel "Limigita Praŝargo", ĉar tia postulo estus ruiniga limigo al komputilaj uzantoj kaj ne estas sekura trajto iel ajn.

Plibonigu de Windows 8

Microsoft elspezis mens-konsternigan taksite $1,8 bilionoj por konvinki la publikon ke ĝi bezonas Windows 8. Kial la rekordrompanta venda diluvo? Ĉar fi-komerca reklamo estas la plej bona provo al kaŝi tion kio Vindozo 8 vere estas; neperfekta produktaĵo kiu limigas vian liberon, invadas vian privatecon, kaj kontrolas viajn datumojn.

Vindozo 8 venas kun sufiĉe da "trajtoj" kiujn Mikrosofto ne priskribos. Ĉar Vindozo 8 estas apartenaĵa softvaro, vi ne povas modifi Vindozon 8 aŭ vidi kiel ĝi estis konstruita, kiu signifas ke Mikrosofto povas uzi ĝian operaciumon por ekspluati uzantojn kaj donu beneficon al apartaj koncernoj. Vindozo 8 ankaŭ inkluzivas softvaron kiu inspektas la enhavon de via malmola disko, kaj Mikrosofto pretendas ke ĝi havas la rajton fari tion sen averto. Pli malbone, Vindozo 8 ankaŭ havas kontaktan kaŝon ke spertuloj timas povas enmemorigi sentemaj personaj datumoj kaj fariĝu uzantoj vundebla al identeca ŝtelo.

Lernu pli pri nia kampanjo kaj ĵurigi plibonigi for de Vindozo ĉe http://www.upgradefromwindows8.com

Kunlaborante por libera softvaro

Libera softvaro estas simple softvaro kiu respektas nian liberon - nia libero lerni kaj kompreni la softvaron kiun ni uzas. Libera softvaro estas destinita liberi la uzanton de limigoj enlokigitaj de apartaĵa softvaro, kaj tial uzante liberan softvaron permesas vin aliĝi al tutmonda komunumo kiu faras la politikan kaj etikan elektan aserton de niaj rajtoj lerni kaj kundividi tion kion ni lernis kun aliaj.

Renkontu la libersoftvaran bandon

Ĉi tio estas kampanjo celita al havigante novajn uzulojn por libera softvaro.

La GNU Operaciumo

La GNU operaciumo estas kompleta operaciumo farita entute de libera softvaro. Milionoj da homoj uzas GNU ĉiun tagon por redakti iliajn dokumentojn, retumi la TTT, ludi, kaj trakti iliajn retpoŝton, aŭ kiel parto de GNU/Linukso sistemo ĉe ilia hejma komputilo. Eĉ homoj kiuj neniam aŭdis pri ĝi uzas GNU ĉiutage, ĉar ĝi estas la bazo de pluraj el la retejoj kiujn ili vizitas kaj servoj kiujn ili uzas. Lernu pli pri GNU, kaj subteni la progreson ĉe plene liberaj operaciumoj per volontado ay donacante al la FSF.

 

DefectiveByDesign.org (Neperfekta per Dizajno)

Cifera Limiga Mastrumado (DRM) ŝtelas de ni kontrolon de la teĥnologion kiun ni uzas kaj la kulturon en kiu ni vivas. DRM kaj la DMCA povas fari ĝin kontraŭleĝa kundividi artikolon, faru sekurkopion de la fervora DVD de viaj infanoj, aŭ movi vian muzikon de unu ludilo al alia. Ĉar DRM estas esence malakorda kun libera softvaro, ĝi ankaŭ elbaras uzantoj de libera softvaro de egala partopreno en kulturo. DefectiveByDesign.org estas nia kontraŭ-DRM kampanjo, kie ni mobilizas grandajn voĉajn komunumojn reĵeti produktaĵojn de komercaĵoj kiuj insistas uzi DRM por kontroli iliajn klientojn. Lernu pli ĉe DefectiveByDesign.org kaj la kampanja viki.

 

PlayOgg

La LudiOgg kampanjo (playogg.org) iniciatas la uzadon de liberaj sona kaj vida aranĝoj senĝene per patentaj limigoj, pli ol MP3, QuickTime, Windows Media, kaj AAC, kies patentaj problemoj minacas liberan softvaron kaj malhelpas progreson. Ni ankaŭ iniciatas la uzadon de la nova "video tag" (vida etikedo) normo kiel alternativo al Adobe Flash por enfiksi sonaĵojn kaj vidaĵojn en TTT-paĝoj. Eltrovu pli pri PlayOgg ĉe playogg.org aŭ ĉe la kampanja viki. Vi povas ankaŭ aliĝi al la PlayOgg voluntula teamo por puŝi kompaniojn kaj servojn al uzado de Ogg per aliĝante al la retpoŝta listo.

 

Finigu Softvarajn Patentojn

Softvaraj patentoj kreas leĝan inkubon por ĉiuj softvaraj evoluiguloj kaj kreas diversajn problemojn por la libersoftvara movado. Do, ĉar la Fondaĵo kampanjas por arangoj kiuj estas liberaj de softvaraj patentoj, ni ankaŭ laboras ĉe la pli fundamenta tasko de finigo de softvaraj patentoj entute, tra leĝaj kaj leĝdonaj agado. Lernu pli ĉe EndSoftPatents.org (FiniguSoftPatentoj.org), vidu la vikio, aliĝu al la agada aviza retpoŝta listo.

 

Kampanjo por MalfermaDokumento

Nia OpenDocument (MalfermaDokumento) kampanjoluktas por la uzado de liberaj aranĝoj en registaraj dokumentoj, puŝante registarojn adopti politikojn kiuj bezonas ke ĉiuj ciferaj publikaj dokumentoj kaj informatdo estu enmemorigitaj kaj disvastigitaj en aranĝoj kiuj estas normaj, malfermaj, kaj sentantiemaj. OpenDocument Format (Malferma Dokumenta Aranĝo) estas unu tia aranĝo. Implikiĝu kaj faru agojn kontraŭ la 'Malferma' XML de Mikrosofto.

 

Altantaŭecaj Liberaj Softvaraj Projektoj

La Altantaŭeca Projekta Listo de la FSF servas por nutri la evoluigon de projektoj kiuj estas gravaj por pliigo de adopto kaj uzado de libera softvaro kaj libersoftvaraj operaciumoj. Kelkaj el la pli gravaj projektoj sur nia listo estas "anstataŭigaj projektoj". Ĉi tiuj estas gravaj ĉar ili traktas areojn kie uzantoj estas kontinue delogataj uzi neliberan softvaron per la manko de adekvata libera anstataŭigo. Ĉi tiuj estas kritikaj projektoj kiuj bezonas vian helpon.

 

LibrePlanet

La Fondaĵo estas nur unu parto de masiva tutmonda movado por libera softvaro. Rekonante ĉi tion, la Fondaĵo kreis LibrePlanet (LiberaPlanedo) (libreplanet.org vikion kaj komunuman retejon por helpi libersoftvarajn uzantojn, evoluigulojn kaj aktivistojn ĉirkaŭ la mondo konekti kaj kundividi informadon kaj risurcojn. Vizitu LibrePlanet por krei profilon, aldoni vian organizon, aŭ listigi vian aktivistan projekton. Vi povas ankaŭ aliĝi al la retpoŝta listo, la IRC kanalo, aŭ la identi.ca group.

 

Kampanjo por Aparataro kiu Subtenas LiberSoftvaron

Aparataraj fabrikistoj estas ofte malzorgemaj pri oferto de subtenado por libera softvaro. Nia aparatara adresaro helpas homojn identigi aparataron por aĉeti kiu funkcias kun ilia libersoftvara operaciumo. Ĝi ankaŭ estas grava parto de la nuna laboro persvadi aparatarajn vendistojn respekti libersoftvarajn uzantojn. Por pli da informo pri la planoj de la Fondaĵo, legu nian blankpaperon: La vojo al apartaro libera de limigoj, aŭ vidu ĝiajn plej lastatempajn reviziojn ĉe ĝia LibrePlanet vikia paĝo.

 

Libera BIOS Kampanjo

Nia kampanjo por Libera BIOS protektas viajn rajtojn per donante al vi la liberon ĉe la plej malalta nivelo (se la BIOS ne estas libera, fabrikistoj povas uzi ĝin por entrudiĝi kun via kontrolo super la komputilo kiun vi uzas, ekzemple). Peco de ĉi tiu kampanjo estas Coreboot (Kerna praŝargo), libersoftvara projekto kiu celas anstataŭigi la apartaĵan BIOS (ladaĵo) kiun vi povas trovi en la plejparto de hodiaŭaj komputiloj. Vizitu coreboot.org por lerni pli pri la evoluigo de Coreboot, subtenataj sistemoj, kaj kiel vi povas komenci ruli liberan BIOS. Por pli, aliĝu al la Coreboot retpoŝta listo. La Fondaĵo ankaŭ puŝas por la kreon de tekkomputilo kun libera BIOS.

 

Kampanjo kontraŭ la ACTA

La Fondaĵo kontraŭas la ACTA (Kontraŭ-Falsiga Komerca Konsento) ĉar ĝi minacas la disvastigon kaj evoluigon de libera softvaro, kaj ni kampanjas kontraŭ ĉi tiun kaj aliaj internaciaj konsentoj kiuj subfosas la rajton de homoj kontroli teĥnologion. Lernu pli pri nia kampanjo kontraŭ la ACTA.

 

La Fondaĵo bonvenigas volontulojn en ĉiuj ĝiaj kampanjojn. Vi povas ĝisdatiĝi kun la plej gravaj okazoj en niaj kampanjoj per sekvo de nia RSS-fluo, blog-fluo, kaj la #fsf IRC kanalo.

Document Actions

The FSF is a charity with a worldwide mission to advance software freedom — learn about our history and work.

fsf.org is powered by:

 

Send your feedback on our translations and new translations of pages to campaigns@fsf.org.